Ludoj

Esperanto · Español · English

Reiri Hejmen

Enhavoj

Faritaj per Godot' (2022-Nun) Faritaj per «GameMaker: Studio» (2015-2018)

Frantically Generated

Antaŭ fari tiun ĉi ludon, Mi klopodis fari senfinan platforman ludon en kiu la niveloj estas hazarde konstruitaj en kahelmapon, kiel programada ekzerco. La ludo hazarde decidis la longecon de ĉiu platformo, ĝia alteco, kaj ĝia distanco el la antaŭa platformo, kaj ankaŭ kie estu la fino de la nivelo. Mi neniam publikigis ĝin ĉar me ne sciis kiel pliinteresigi ĝin. Eble mi publikigu ĝin, nur por havi alian plenfaritan ludon.

Ĉiuokaze, kiam la 2023 GMTK konkurso komencis kaj mi vidis ĝian temon «Roloj Interŝanĝitaj» mi pensis: Ho, kial mi ne pliinteresigas tiun ludon per permesi ke la ludanto fari la nivelojn? Kaj tiel naskiĝis «Frantically Generated». Ĝiaj ludantoj juĝis ĝin mezbona, pli bona ol kiun mi atendis. Post pli da unu jaro, Mi finfine decidis komenci plibonigi la ludon laŭ la juĝojn kiun mi ricevis. Mi ankoraŭ planas fari pluajn ĝisdatigojn estonte.


Tiun ĉi afero parte inspiris la ludon

Pro ia kialo, kiam mi ludas tro longe kaj poste vidas fore, Mi ankoraŭ vidas, ke ioj movas. Mi ne scias kiel haltigi ke la ludo fuŝi miajn okulojn, sed nuntempe mi decidis plimalrapidigi la movon de la (background). Mi akceptas konsilojn.

S.A.T.T.M.Y.F

Tiu ĉi ludo estas marŝosimulilo. Ĝi estas pli serioza versio de alia projekto nomita «good video game» (bona vidila ludo), kiun mi origine komencis fari kiel stranga amuzaĵo. Mi ne antaŭplanis kiun mi metis en la ludon. Dum la kreado de «good video game», Mi iom post iom aldonis pli kaj pli da aferoj el la ludmondo de alia projekto, kiu post iam trograndiĝis, malebligante ke mi senhelpe plenfaris la ludon. Do, mi decidis unuigi ambaŭ projektojn por fari «S.A.T.T.M.Y.F».

Anstataŭ vera ludado, mi volis ke la ludanto nur dismarŝi vidante ĉiujn la strangaĵojn en la ludmondo, kiel «Yume Nikki», kiun oni povas rigardi kiel inspiro. Sed «Yume Nikki» tuj permesas, per centrala pordejo, ke la ludanto facile esplori ĉion, dum «S.A.T.T.M.Y.F» anstataŭe postulas ke la ludanto unue kolekti ŝajne senutilajn florojn. Ankaŭ «Yume Nikki» havas kolektaĵojn, sed ili almenaŭ estas interesaj efikiloj.

Amuzaĵo de hotdrpepper, skribinto de iom da interparolo en la ludo. Tre talenta!

Mi faris la ludo tiel ĉar mi volis devigi ke la ludantoj tute esplori la unuan lokon anstataŭ rapidi en la postajn lokojn. Mi nun pensas ke tiu plano ne estas bona, sed devigi malnature ke oni resti en la sama loko longatempe antaŭ ebligi vidi la aliajn lokojn malamuzigas la esploradon kaj malstrangigas la ludmondon laŭ tempo. Pro tio la ludo fariĝas tute malamuza.

Tiu ĉi afero, kune kun ke multaj floroj troviĝas en malinteresa arbaro, igas ke plej da la ludantoj ne ludus la ĉefparton de la ludo. Ili certe ne atingus la finan ĉefbatalon, kiu estas la sola interesa parto de la tuta ludo.

Ne helpas ke la ludo ne havas multe da enhavojn por vidi. Estas nur du aliaj mondoj por esplori post forlasi la unuan. Mi ne ĝuis aldoni enhavojn al la ludo kiel mi ĝuis programi la malgrandan kvanton da agoj en ĝi, kiu scivoligas onin pri kial mi faris tian ludon. Mi ne almenaŭ programis la ludon bone!

La plej bona parto de la ludo miapense estas la muzikaĵoj. Malgraŭ ke ĉiuj la notoj sonas malbone ĉar mi ne sciis kiel akiri bonajn sonojn por MilkyTracker, Mi ankoraŭ fieras pro ĝi. Plej da la muzikaĵoj en tiu ĉi paĝo estas novaj versioj de muzikaĵoj el «S.A.T.T.M.Y.F».

Mi klopodas fari novan version de «S.A.T.T.M.Y.F» kiu havas veran ludadon. La origina pli granda projekto kiun mi «S.A.T.T.M.Y.F»igis origine estis birdvida pafludo, sed ĉar miapense jam ekzistas sufiĉe da tiaj ludoj, mi volas provi senutiligi iomete la pafilon se oni volas uzi ĝin normale.

Oni anstataŭ uzus la pafilon por ŝanĝi la konduton de malamikoj kaj uzi la novan konduton kontraŭ ili. Kiel ekzemplo, Mi planas aldoni ĉefbatalon en kiu oni ne povas rekte vundi iel la ĉefmalamikon. Oni anstataŭ devas uzi sian pafilon por ŝanĝi la direkton de ĝiaj fajraĵoj al ĝi. Estas pli da detaloj, sed tiu estas la baza ideo.