Rakontoj

Grupoj 1 kaj 2 - La Eta Infano

Antaŭ multaj jaroj mi ekkonis etan infanon. Ĝi loĝis en eta ĉambro, kaj neniam iris alian lokon. Ĉiam ĝi havis grandan ŝajne feliĉan rideton, sed malgraŭ tio, mi sciis ke ĝi vivis senĝoje.

Ĝia ĉambro estis kiel malliberejo. Ĝi neniam parolis. Mi ne sciis ĉu ĝi scipovas paroli lingvon, aŭ ĉu ĝiaj gepatroj estis vivaj aŭ ne. Se ili mortis, eble tial la infano fariĝis tiel. Eble milito senpatrigis ĝin. Se ili ankoraŭ estus vivaj kaj ne malriĉaj, mi kredus ke ili estas senkoruloj. Kiaj gepatroj metus sian infanon en tian ĉi malnovan, malplenan ĉambron?


Kiam mi veturis laborejen, mi ofte pensis pri ĝi. La afero neniam eliris mian kapon. Ŝajne neniu en la tuta mondo deziris helpi ĝin. Tial mi komencis helpi ĝin. Mi kredis ke se neniu alia helpus ĝin, mi devus fari ion. Kompreneble tio ne estus facila afero, sed tio ne gravis.

Unue mi devis refortigi ĝin. La infano estis tiel malforta, ke ĝi ne povis stari aŭ eĉ movi ion ajn. Ĝi ĉiam sidis. Kiam mi starigis ĝin, mi devis teni ĝian manon, ĉar alie ĝi ĉiun fojon residiĝus. Malgraŭ tio, mi forte kredis ke post mallonga tempo ĝi komencus plifortiĝi. Mi volis doni al la infano la amon kiun ĝiaj gepatroj ne povis aŭ ne volis doni.


Post kelkaj tagoj, mi ricevis skribon senditan de mia amiko. Li laboras kiel lernigisto en kampara lernejo en malproksima lando en la alia flanko de la mondo, kaj tial li venas tien ĉi nur unu fojon ĉiujare. Mi legis lian skribon. Li diris ke post la lerneja jarfino li finfine venus por resti kun ni iujn tagojn.

Kiam li alvenis, mi tuj petis lin helpi min lernigi la infanon. Mi klarigis al li, ke ĝi ŝajne ne sciis movi sin, skribi sian nomon, aŭ fari ion ajn senhelpe. Li rapide sekvis min ĉambren kaj kiam mi montris al li la infanon, li nur forte ridegis, kvazaŭ mi estis la plej malscia homo kiun li vidis en sia tuta vivo. Li demandis al mi «Ĉu via kapo malboniĝis? Tio ne estas infano en ĉambro! Ĝi estas pupo en sia ujo!»