← Paĝoj
La plej grava problemo kiun Esperanto havas, estas ke Esperantistoj mem, eble pro la ĉefe latinida vortprovizo, ŝajne forgesas kian lingvon ili parolas. La mirindan vortfaradan sistemon kiun la lingvo donas al siaj parolantoj la Esperantistaro ofte senutiligas per enkonduko de malutilaj radikaĉoj. Mi forte kredas ke sen bonlingvismo la estonteco de Esperanto multe malĝojpleniĝos.
Esperanto neniam estos ĉies dua lingvo, almenaŭ dum niaj vivoj, kaj la malgranda komunumo allogas preskaŭ neniun. Ĝia vortfarada povo, kiu donas al la lingvo riĉecon kaj precizecon malgraŭ la eta vortprovizo, estas almenaŭ miaopinie la plej grava el la malmultaj ankoraŭ restantaj aferoj kiu lernindigas Esperanton. Sen ĝi, kiun ekzistkialon aŭ uzkialon havos Esperanto?
Ni havas vortaĉojn kiel la jenajn: demokratio, infinitezimo, zoologio, anarĥiismo, kaj kompliki. Sed ni povas krei vortojn kiel la jenajn: popolrego, senfinecono, bestoscienco, senestrismo, kaj malfaciligi. Ili sufiĉas, pli helpas neeŭropanojn, kaj miaopinie pli plaĉas.
Bonsorte la Akademio jam faris bazan radikaron oficialan. Laŭ ili tiujn ĉi vortojn ĉiuj Esperantistoj sciu, sed vortoj kiuj ne troviĝas en ĝi ne estas nepre lernendaj. Tiu listo ja estas bona, sed bedaŭrinde ĝi ankoraŭ estas tro granda kaj nekompreneble malgraŭ ĝia grandeco ankoraŭ mankas al ĝi iuj utilaj vortoj. Tial mi decidis malgrandigi kaj plibonigi ĝin en tiu ĉi paĝo. Mi esperas ke ĝi servos kiel bona bazo por bonlingvismigoj.
Bluaj radikoj estas nature virseksaj. Se sufiĉe vaste konata seksneŭtrala anstataŭo ekzistas, ĝi estos en la anstataŭejo. Se ĝi estas neoficiala, ĝi havos steleton. Kvankam mi kompreneble forte malŝatas la enkondukon de novaj radikaĉoj, mi komprenas kial seksneŭtraleco gravas al iuj homoj, do mi ne malkonsilos ilian uzadon.
Flavaj radikoj estas facile anstataŭigeblaj per kunmetaĵoj sed ankoraŭ estas uzindaj ĉar ili estas pli facile elparoleblaj, pli mallongaj, pli helpemaj por kunmetado, kaj/aŭ oftegaj.
Ruĝaj radikoj estas tute anstataŭigendaj. En ĉiu grupo ili nur troviĝos en la anstataŭejo.
Aŭ-vortoj