Muziko

← Paĝoj

Himnoj

La jenaj muzikaĵoj eldoniĝis sub la permesilo «Krea Komunaĵo Zero 1.0». La unua estas mia versio de la fieriga kanto de nia popolo. La dua estas la himno de Mezbonio, kiu estis mikronacio farita de mi dum la oka grado.

★ La Espero - Ĝis la Fina Venko! ★


✸ Nacia Himno de La Mezbona Respubliko ✸

Ludomuziko

Mi faris la ceterajn muzikaĵojn por ludo kiun mi revas fari. Ĝi estos nova versio de S.A.T.T.M.Y.F, kiu estas unu el miaj antaŭaj ludoj. Tio ludo vere nur estas marŝosimulilo, kaj mi opinias ke la malmulto da vera ludado en ĝi estas tre malbone programita. Malgraŭ ke mi fieras ĉar mi finis ludon tiel grandan, mi kredas ke mi povas multe plibonigi ĝin. Mi esperas oficiale eldoni tiujn ĉi muzikaĵojn sub Krea Komunaĵo permesilo se/kiam mi finos la ludon. Almenaŭ vi nuntempe povas aŭskulti ilin.

Ekloĝejo de La Limakoj

Feliĉa Ludema Loko

Nepardonebla Eraro

Nememorinda Eraro

Lando de La Kadukiĝintoj

La Stranga Bestoŝtono

La Grandega Viro

Tio estas muzikaĵo farita por Frantically Generated, ludo farita por «GMTK Jam 2023». Ĝi nun uziĝas en la plej nova versio de la ludo. Tiu ĉi unuopa muzikaĵo eldoniĝis sub la permesilo Krea Komunaĵo Zero 1.0.

Frantically Generated

Aliaj Verkoj

Antaŭ multaj jaroj mi faris du muzikarojn kaj alŝutis ilin al Bandkampo. Mi forgesis ilin ĝis nun. Mi ne pensis meti ilin en tiun ĉi retpaĝon tiel kiel vi vidas sube, malgraŭ ke mi vidis Bandkampaĵojn en aliaj retejoj. Tiom mi forgesis la ekziston de tiuj ĉi muzikaroj. Ĉar mi memoris, jen ili. Ili eldoniĝis tiam sub la permesilo «Krea Komunaĵo 3.0 Atribuite-Samkondiĉe». Se mi ne estus mallaborema, mi metus ilin en la publikhavaĵon, sed mi ne volas eniri mian konton por ĝisdatigi la permesilon.