Ludoj

English · Español · Esperanto

Reiri Hejmen

Enhavoj

Faritaj per Godot' (2022-Nun) Faritaj per «GameMaker: Studio» (2015-2018)

Frantically Generated

Antaŭ fari tiun ĉi ludon, Mi klopodis fari senfinan platforman ludon en kiu la niveloj estas hazarde metita en kahelmapo, kiel programada ekzerco. La ludo hazarde decidis la longecon de ĉiu platformo, ĝia alteco, kaj ĝia foreco el la antaŭa platformo, kaj ankaŭ kie estu la fino de la nivelo. Mi neniam disdonis ĝin ĉar me ne sciis kiel pliinteresigi ĝin. Eble mi disdonu ĝin, nur por havi alian plenfaritan ludon.

Ĉiuokaze, kiam la 2023 GMTK konkurso komencis kaj mi vidis ĝian temon «Roloj Interŝanĝitaj» mi pensis: Ho, kial mi ne pliinteresigas tiun ludon per permesi ke la ludanto fari la nivelojn? Kaj tiel «Frantically Generated» estis farita. Ĝiaj ludantoj juĝis ke ĝi estas mezbona, pli bona ol kiun mi atendis. Post pli da unu jaro, Mi finfine decidis komenci plibonigi la ludon laŭ la juĝojn kiun mi ricevis. Mi ankoraŭ planas fari pluajn ĝisdatiĝojn estonte.


Tiun ĉi afero parte inspiris la ludon

Pro ia kialo, kiam mi ludas tro multe kaj poste vidas fore, Mi ankoraŭ vidas, ke ioj movas. Mi ne scias kiel haltigi ke la ludo fuŝi miajn okulojn, sed nune mi decidis plimalrapidigi la movon de la (background). Mi akceptas konsilojn.

S.A.T.T.M.Y.F

Tiu ĉi ludo estas marŝosimulilo. Ĝi estas pli serioza versio de alia projekto nomita «good video game» (bona vidila ludo), kiu mi origine komencis fari kiel stranga amuzaĵo plenigita de aĵoj miapense amuzaj. Mi ne antaŭplanis kiun mi metis en la ludon. Dum la kreado de «good video game», Mi pli kaj pli metis pli kaj pli da ioj el la mondo de alia ludo kiun mi faris samtempe. Post iom da tempo, ĉar la alia projekto estis tro granda, malebligante ke mi sole plenfaris la ludon, Mi decidis unuigi ambaŭ projektojn por fari «S.A.T.T.M.Y.F».

Anstataŭ vera ludado, mi volis ke la celo de la ludo estis ke la ludanto nur dismarŝi vidante ĉiujn la strangaĵojn en la mondo de la ludo, kiel «Yume Nikki», kiun oni povas vidi kiel inspiro.

Kvankam, «Yume Nikki» tuj permesas, per centrala pordejo, ke la ludanto facile esplori ĉie, kie la ludanto volas esplori, «S.A.T.T.M.Y.F» anstataŭe postulas ke la ludanto kolekti kolektaĵojn antaŭ daŭrigi sian ludadon. Ankaŭ, ne kiel «Yume Nikki», la kolektaĵoj estas ŝajne senutilaj floroj anstataŭ interesaj efikiloj.

Amuzaĵo de hotdrpepper, kiu skribis iom da la parolado en la ludo. Tre bona!

Mi faris la ludo tiel ĉar mi volis devigi ke la ludanto tute esplori la unuan lokon de la ludo anstataŭ kuiri rapide en la postajn lokojn. Mi nun pensas ke tiu ĉi desegno ne estas bona, sed per devigi malnature ke oni resti en la sama loko longatempe antaŭ permesi vidi pluajn strangaĵojn igas ke la esplorado esti malamuza. La strangaĵoj malstrangiĝas ĉar la ludanto vidas ĝin longatempe. La ludo tute iĝas malamuza pro tio.

Tiun ĉi afero, kune kun ke multaj floroj troviĝas en malinteresa arbaro, igis ke plej da la ludantaro ne ludis la ĉefparton de la ludo. Ili certe ne atingis la finan ĉefbatalon, kiu estas la sola interesa parto de la tuta ludo.

Ne helpas ke la ludo ne havas multajn enhavojn por vidi. Estas nur du aliaj mondoj por esplori post forlasi la mondo kiu havas la (background) vidata de vi en tiu ĉi paĝo. Mi ne ĝuis aldoni enhavojn al la ludo kiel mi ĝuis programi la malgrandan kvanton da agoj en ĝi, kiu scivoligas oni scii kial mi faris tian ludon. Mi ankaŭ ne programis la ludon bone!

La plej bona parto de la ludo miapense estas la muzikaĵoj. Malgraŭ ke ĉiuj la notoj sonas malbone ĉar mi ne sciis kiel akiri bonajn sonojn por MilkyTracker, Mi ankoraŭ fieras pro ĝi. La muzikaĵoj en tiu ĉi paĝo plejparte estas plenigita de novaj versioj de muzikaĵoj el «S.A.T.T.M.Y.F».

Mi klopodas fari novan version de «S.A.T.T.M.Y.F» kiu havas veran ludadon. La origina pli granda projekto kiun mi «S.A.T.T.M.Y.F»igis origine estis birdvida pafludo, sed ĉar miapense jam ekzistas sufiĉe da tiaj ludoj, mi volas provi ke la pafilo estus iomete senutila se oni volas uzi ĝin normale.

Oni anstataŭ uzus la pafilon por ŝanĝi la konduton de malamikoj kaj uzi la novan konduton kontraŭ ili. Kiel ekzemplo, Mi planas aldoni ĉefbatalon en kiu oni ne povas rekte vundi iel la ĉefmalamikon. Oni anstataŭ devas uzi sian pafilon por ŝanĝi la direkto de ĝiaj fajraĵoj. Estas pli da detaloj, sed tiu estas la baza ideo.