← Paĝoj
Antaŭ ol fari tiun ĉi ludon, Mi provis fari platforman ludon en kiu la platformoj de ĉiu niveloj hazarde estiĝus en kahelmapo, kiel programada ekzerco. La ludo hazarde decidis la longecon de ĉiu platformo, ĝian altecon, kaj ĝian forecon el la antaŭa platformo, kaj ankaŭ kie estu la nivelfino. Mi neniam eldonis ĝin ĉar me ne sciis kiel pliinteresigi ĝin. Eble mi eldonu ĝin, nur por havi alian finitan ludon.
Ĉiuokaze, kiam la 2023 GMTK konkurso komenciĝis kaj mi vidis ĝian temon «Roloj Renversitaj» mi pensis: Ho, kial mi ne pliinteresigas tiun ludon permesante ke la ludanto faru la nivelojn? Kaj tiel «Frantically Generated» naskiĝis. Ĝiaj ludantoj juĝis ĝin kiel mezbonan, pli bone ol kiun mi atendis. Post pli ol unu jaro, Mi finfine decidis komenci plibonigi la ludon laŭ la kritikoj kiujn mi ricevis. Mi ankoraŭ planas daŭrigi tiun ĉi aferon estontece.
Pro iu kialo, kiam mi ludas tro multe kaj poste vidas foren, Mi ankoraŭ vidas, ke aferoj moviĝas. Mi ne scias kiel haltigi tiun ĉi postludan okulfuŝiĝon, sed nuntempe mi decidis plimalrapidigi la movon de la (background). Mi akceptas konsilojn.
Tiu ĉi ludo estas marŝosimulilo. Ĝi estas pli serioza versio de alia projekto nomita «good video game», kiun mi origine komencis fari kiel strangaĵon miaopinie amuzan. Mi ne antaŭplanis tion kiun mi metis en la ludon. Dum la kreado de «good video game», Mi iom post iom metis pli kaj pli da aferoj el la mondo de alia ludo kiun mi faris samtempe. Post iom da tempo, ĉar la alia projekto estis tro granda, malebligante ke mi sole finu ĝin, Mi decidis unuigi ambaŭ projektojn por fari «S.A.T.T.M.Y.F».
Anstataŭ vera ludado, mi volis celigi la ludanton nur dismarŝi vidante ĉiujn la ludmondajn strangaĵojn, simile al «Yume Nikki», ludo kiun oni povas rigardi kiel inspiron.
Kvankam, «Yume Nikki» tuj permesas, per centrala pordejo, ke la ludanto facile esploru ajnan lokon, kiun la ludanto volas esplori. «S.A.T.T.M.Y.F» anstataŭe postulas ke la ludanto kolekti kolektaĵojn antaŭ daŭrigi sian ludadon. Ankaŭ, ne kiel «Yume Nikki», la kolektaĵoj estas ŝajne senutilaj floroj anstataŭ interesaj efikiloj.
Mi faris la ludo tiel ĉar mi volis devigi la ludanton tute esplori la unuan lokon de la ludo anstataŭ rapidi en la postajn lokojn. Mi nun pensas ke tiu ĉi desegno estas malbona, ĉar malnature devigante onin resti en la unua loko longatempe antaŭ ol permesi pli profundan esploradon malstrangigas la ludmondon kaj malamuzigas la ludon mem.
Tiun ĉi afero, kune kun ke multaj floroj troviĝas en malinteresa arbaro, kaŭzis ke plej da la ludantaro ne ludu la ĉefparton de la ludo. Ili certe ne atingis la ludfinan ĉefbatalon, kiu estas tutlude la sola interesa afero.
Ne helpas ke la ludo ne havas multajn enhavojn por vidi. Estas nur du aliaj mondoj por esplori post kiam oni forlasas la unuan. Mi ne ĝuis aldoni enhavojn al la ludo tiel multe kiel mi ĝuis programi la malmulton da agoj en ĝi, kiu scivoligas onin pri kial mi faris tian ludon. Mi ne almenaŭ programis la ludon bone!
La plej bona parto de la ludo miapense estas la muzikaĵoj. Malgraŭ ke ĉiuj la notoj sonas malbone ĉar mi ne sciis kiel akiri bonajn sonojn por MilkyTracker, Mi ankoraŭ fieras pro ĝi. En tiu ĉi paĝo ĉefe troviĝas novaj versioj de muzikaĵoj el «S.A.T.T.M.Y.F».
Mi intencas fari novan version de «S.A.T.T.M.Y.F» kiu havas veran ludadon. La originala pli granda projekto kiun mi «S.A.T.T.M.Y.F»igis origine estis birdvida pafludo, sed ĉar mi opinias ke jam ekzistas sufiĉe da tiaj ludoj, mi volas provi iomete senutiligi la pafilon tiel ke oni ne povu uzi ĝin normale.
Oni anstataŭ uzus la pafilon por ŝanĝi la konduton de malamikoj kaj uzi la novan konduton kontraŭ ili. Ekzemple, mi planas aldoni ĉefbatalon en kiu oni neniel povas rekte vundi la ĉefmalamikon. Oni anstataŭ devos uzi sian pafilon por redirekti kontraŭ ĝi la fajraĵojn kiujn ĝi elĵetos. Estas pli da detaloj, sed tiu estas la baza ideo.