La Timiga Besto

← Reiru

Antaŭparolo

Mi cerbumis la originalan version de tiu ĉi rakonteto ĉinalingve por streĉi mian eblon esprimi min per ĝi. Kompreneble, mi ne havis kaj fakte ankoraŭ ne havas tre altan fluecon en ĝi kaj ne scias tro multajn vortojn, do mi sciis eĉ tiam ke la rezulto estus neeviteble stulta.

Unu tagon dum familia renkonto mi enuiĝis kaj tial dum la aliuloj tie parolis inter si, mi decidis Esperantigi la rakonton dum mi atendis la ŝancon reiri hejmen. Jen la rezulto.

Rakonto

Kiam mi estis infano, okazis tre stranga afero. Mi estis en mia ĉambro provante dormi kiam aperis la plej timiga besto kiun mi vidis dum mia tuta vivo. Ĝi diris «Mi malsatas, kaj tial mi volas manĝi vian karnon, kaj trinki vian sangon.»

«Tio ŝajnas iomete malrespektema» mi respondis. «Kaj kiel vi povas paroli ajnan homan lingvon, se vi havas nek buŝon nek homan cerbkapablon?»

«Ĉu vi ne rimarkis, ke ankaŭ vi ne havas buŝon? Vi estas eble la plej stulta homo kiun mi konis ekde mia estiĝo, kaj tial vi meritas nenion krom esti manĝita de bestoj kiel mi,» respondis la sangon soifanta besto.

«Bonvolu ne manĝi min! Bonvolu ne mortigi min! Mi volas vivi plu!» mi kriis, preskaŭ ekplorante pro timo. La besto senhezite respondis «Mia satiĝo pli gravas ol via kompatinda kaj bedaŭrinda ekzisto. Preĝu al via dio kaj pretiĝu por via mortiĝo.»

Tiam la hundo saltis sur mian liton kaj tuje eksplodis, malaperigante sin. Mi mirinde neniel vundiĝis, kaj baldaŭ poste mi sukcese ekdormis. Eble tio estis nur stranga sonĝo.

Ĉina Versio

Jen la ĉina versio. Ĉar mia Esperanta esprimpovo estas pli bona ol mia ĉinlingva esprimpovo kaj mi volis fari tion ĉi sen tradukilo aŭ vortaro, mankas al ĝi multaj detaloj. Mi imagas ke ĝi estas erarplena kaj senintence amuza.

我小的时候发生一件非常奇怪的事情。

我在尝试睡觉的时候出现我见过最可怕的动物。

它告诉我「我很饿。我想吃你的肉,喝你的血。」

我问它「你怎么会说一门人类语言?你没有嘴或者人类脑子」

他回答「你也没有嘴。 我应该吃你,因为你是我见过最大的笨蛋。」

我:「不要吃我!不要杀我!我想活!」

动物:「我饿比你的可惜生活重要。 准备。 你会死。」