Pri Reformoj

← Reiru

Antaŭparolo

Ĉiu stultulo havas sian propran opinion pri reformoj en Esperanto. Jen la miaj. Se vi, kiel ajna cerbhavulo, ne volas legi la tutan artikolon, jen la mallongigo: Iĉismo kaj seksneŭtralaj anstataŭoj por virseksaj vortoj estas bonaj ideoj, sed mi preskaŭ neniam uzas ilin. Riismo estas preskaŭ senutila kaj pro tio miaopinie evitinda. Neniu alia propono estas menciinda pro aŭ sia malofteco aŭ sia stulteco.

Iĉismo

La postvortero «iĉ» estas bona. Ĝi imitas la postvorterojn «-ĉjo», «-in», kaj «-njo», kaj tial ĝi ne estas tiel stranga kiel aliaj reformoj. Ĝi ankaŭ estas tute laŭfundamenta, eĉ kiam oni metas ĝin post virseksaj radikoj kiel patro, frato, ktp. se oni memoras ke tio ne seksneŭtraligas la originalajn radikojn.

Riismo

La pronomo «ri» uzindas en nur unu situacio: Aliulo uzendigas ĝin kiam vi priparolas rin. En ĉiuj aliaj situacioj ĝi estas preskaŭ tute senutila kaj neniam necesa. Ĝia ebla kontraŭfundamenteco pli dubindigas ĝin.

Se la priparolata persono akceptas la pronomojn «li» aŭ «ŝi», vi povas uzi ilin. Se vi parolas pri neprecizigita homo, kiel ekzemple homo kiu ne vere ekzistas ekster parolado (Oni ofte enkondukas tian homon per la pronomo «oni»), uzu la pronomon «ĝi». La seksneŭtrala porhoma uzado de «ĝi» jam oficiale akceptiĝis, Zamenhof mem malofte uzis ĝin tiel, kaj ne eblas ofendi iun kiu ne vere ekzistas.

Se vi kredas ke tio estus konfusa, vi povas simple uzi «li» kiel seksneŭtrala pronomo. Tiu solvo sendube estigus plendojn pri seksismo, sed kvankam mi ja opinias ke tio povas esti problemo, almenaŭ ĝi funkcius. Ofte oni povas uzi ankaŭ la vorton «tiu» anstataŭ la pronomojn «li» aŭ «ĝi».

Eĉ se la fundamenteco de novaj pronomoj ne zorgigas vin, «ri» ankoraŭ estas malbona elekto. Ĝi plibaldaŭigante la bezonon lerni elparoli ĝuste la literojn «l» kaj «r» ambaŭ kaj pliigante la nombron de pronomoj en la lingvo, pli malsimpligas la lingvon por multaj neeŭropanoj.

Ankaŭ estas iuj situacioj kiam «ri» povas trompi vian aŭskultanton. Ekzemple, ĉu «rigardas» aŭ «ri gardas»? Ĉu «ripetas» aŭ «ri petas»? Tiuj ĉi radikoj (rigardi, ripeti) estas tiel por eviti konfuziĝon kun la vortoj «gardi» kaj «peti» kaj la antaŭvortero «re», sed «ri» remetas tiun ĉi problemon en la lingvon. Memoru ankaŭ ke Esperanto havas liberan vortordon, do eble la vortordo ne ĉiam estus bona helpilo.

Se vi vere tiel multe volas uzi novan seksneŭtralan pronomon, mi kredas ke la pronomon «gi» estas pli bona. Kiel la postvortero «-iĉ», «gi» plaĉe similas al aliaj aferoj en la lingvo, precize la antaŭvortero «ge-» kaj la pronomo «ĝi». Alia bona afero de «gi» estas ke se obeema fundamentisto vidas vin uzante ĝin, eble tiu pensos ke vi nur mistajpis kaj ne plendos.