Laŭfundamenta Bonlingvismo

← Reiru

Post kiam mi publikigis mian filmeton pri kial mi ŝatas Esperanton (mi ne bone memoras la precizan tempon kaj mi estas tro mallaborema por kontroli ĝin) iu afiŝis komenton kiu detalis la historion de la «mava» lingvo, t. e. pri kiel Esperanto fariĝis lingvo plenigita de eleksteraj radikoj. En tiu komento tiu menciis la «Norman Esperantologion» laŭ kiu la proponoj de bonlingvistoj estas kontraŭfundamentaj.

Mia unua penso kiam mi legis tion estis: «Ho! Kia ridindaĵo! Bonlingvismo celas gardi nian Fundamenton! Kiel oni povus nomi ĝin kontraŭfundamenta?» sed post iom da tempo mi decidis legi la verkojn kiuj detalis tiun ĉi etan skolon de esperantanalizo, nome la Kontribuoj al la Norma Esperantologio, kaj la pli nova Berlina Komentario. Mi nur ellegis la unuan, kaj en la dua mi nur legis la parton pri bonlingvismo.

Surprizis min ekscii ke mi fakte konsentis kun preskaŭ ĉio kion la Kontribuoj diris, ekz. pri la severa obeendeco de La Fundamento, la uzebleco de ĝi kiel genroneŭtrala pronomo, kaj la kontraŭfundamenteco de kvazaŭtabelvortoj kiel aliel, aliom, alies, aliom, ktp. aŭ de novaj pronomoj kiel ri, ŝli,gi. Mi dirus ke por ĉiuj scivolemuloj tiu verko estas legenda.

Vidinte vidpunkton tiel koheran laŭ kiu bonlingvismo estas dubinda pro la §15 kaj la fakto ke oni ne rajtas forigi radikojn Fundamentajn (aŭ laŭ ili eĉ la oficialajn), mi sentas min devigita elpensi Laŭfundamentan Bonlingvismon kiu evitas la problemojn de la pli reformemaj versioj de bonlingvismo. Jen ĝi:


Principoj de Laŭfundamenta Bonlingvismo

  1. En Esperanto ekzistas du manieroj por aldoni novan vorton sen oficiala permeso: aŭ preni internacian vorton laŭ la §15, aŭ krei elinternan vorton per la vortfara sistemo. Ĉiu unuopa persono rajtas laŭplaĉe elekti kiun ajn rimedon tiu volas uzi, kaj ambaŭ rimedoj estas permesendaj laŭ La Fundamento.
  2. La internaciaj vortoj ne ĉiam estas facile kompreneblaj por novuloj aŭ neeŭropanoj. Aliflanke, elinternaj vortoj ofte estas pli facile kompreneblaj por ĉiuj. Tial, kiam elinternaj vortoj povas perfekte, aŭ almenaŭ sufiĉe bone, trafi deziratan signifon, ili estas pli oportunaj ol samsignifaj vortoj laŭnome internaciaj.
  3. Se sufiĉe da homoj verkus sufiĉe grandan kvanton da verkoj gvidate de tiu ĉi ideo, la plej senutilaj internaciaj vortoj iom post iom perdus sian popularecon kaj arĥaismiĝus pro la ĵus menciita plioportuneco de la elinternaj. Ĉiuj daŭre rajtus uzi ilin, ĉar ili konsistigas grandan parton de la lingvo, sed preskaŭ neniu volus elekti ilin, kion la Antaŭparolo de La Fundamento malkaŝe permesas.

Unu el la kialoj pro kiuj Normaj Esperantologiistoj rigardas sian analizon kiel la plej ĝustan estas ke ili kaj Zamenhof ĉiam atingas la samajn konkludojn. Tial feliĉigas min povi montri al vi la jenan citaĵon, laŭ kiu kvankam neniu rajtas devigi la specon de bonlingvismo kiun mi ĵus detalis, ĝi almenaŭ estas esperebla kaj konsilebla:

«Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥajismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure esperantaj”; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la §15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj ‹pure Esperantaj›. Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj.»

- Pri la Vortoj kun Pseŭdosufiksoj, Lingvaj Respondoj, 1911

Evidente ni malkonsentus pri kiuj vortoj estus pli oportunaj. Mi dirus ke nun, kiam la neeŭropaj popoloj estas pli konsiderendaj ol iam ajn antaŭe dum la historio de Esperanto, finfine venis la tempo esti «pedantaj.» Ĉiuokaze nur gravas ke laŭ li, nek konsilado de pure Esperantaj vortoj nek arĥaismiĝo de internaciaj vortoj estas kontraŭfundamentaj.

Laŭfundamenta bonlingvismo do ne estas propono aŭ reformo, sed stilo kiun ĉiuj jam rajtas elekti. Mi kredas, esperinde ne erare, ke ju pli bonlingvistoj verkas, des pli bonlingvismo nature disvastiĝos pro sia boneco. La retejoj kiuj enhavas listojn de samsignifaj vortoj por jam ekzistantaj radikoj estu do nur privataj rekomendoj por uzantoj de tiu ĉi stilo. Tial mi diras al bonlingvistoj: anstataŭ plendi pri la mava lingvouzo de aliuloj, simple provu verki bone kaj vidigi vian verkon al ili. Se vi sukcesos, bonlingvismo disvastigos sin senstreĉe.